Februar 2024

Mikso

Zusammenstellung von Esperanto-Texten aus 'mia trezoro'
Kompilo de Esperantaj tekstoj el la reta platformo 'mia trezoro'

Ĉi tiu kompilo nur montras elektitajn tekstojn.
Kelkaj de tiuj estas espereble amuzaj, aliaj celas pensigi
la leganton pri pli gravaj aferoj.












PDF



Februar 2024
Reingefallen!
Trompita!

YouTube-Präsentation des berühmten Songs
'I Want to Break Free' in Nordkorea?

YouTube-Prezentado de la fama popkanto
'Mi volas liberiĝi' en Norda Koreio?

 









Bildo de Craiyon


Lesen Sie selbst! PDF

Legu mem!          PDF





Februar 2024
Michael Lennartz

 



La nordfrisa lingvo

In nijsgjirrich artikel oer it Noardfrysk yn it Esperanto,
dy't yn 2013 publisearre waard op "majkel.de".


Ein interessanter Artikel über Nordfriesisch (nur auf Esperanto),
der schon 2013 auf "majkel.de" veröffentlicht wurde.


Interesa artikolo pri la nordfrisa lingvo, kiu troviĝas
ĉe "majkel.de" jam ekde 2013.


PDF






Januar 2024
Hans-Peter Schwabe
Vera historio el la 50-aj jaroj

Esperantigis Klaus Friese


 









Diese Gechichte fand ich im Bergedorfer Bissanzeiger,
herausgegeben vom Bergedorfer Anglerverein.
Sie wird hier nur in der Esperanto-Version präsentiert.

Tiun historion mi trovis en gazeto de la klubo por
fiŝkaptado en Bergedorf.
Ĉi tie nur prezentiĝas la Esperanto-versio.




Dezember 2023

Anĝelo nomata Hans-Dieter
Ein Engel names Hans-Dieter

Filmbeschreibung auf Esperanto
Priskribo de filmo en Esperanto




Tiun amuzan filmon vi povas spekti per YouTube.
Ĝi prezentiĝas en la germana lingvo sed
eblas montri aŭtomatan tradukon en multaj lingvoj,
ankaŭ en Esperanto.










Bildo de Craiyon




November 2023

Klaus Friese

Philosophie im Winter

Filozofio en la vintro















Post longa tempo denove neĝis ĉe ni en Hamburgo.
La efiko de la neĝo estas bona trankvileco,
ĉar neĝo forglutas la bruon.
Dum peza irado tra la neĝo ĉiu paŝo grincas.
Kaj subite, mi ne scias kial,
ekaperas stranga penso en mia kapo.
Pri tio mi ĝis nun neniam pripensis.
Temas pri demando por kiu mi ne trovas respondon.
Sed feliĉe ekzistas ja ChatGPT,
la artefarita intelekto.
Al tiu mi donis mian demandon
kaj tuj ricevis respondon.

Sed ĉu mi nun vere estas pli saĝa?


Bei uns in Hamburg hat es seit langem mal wieder geschneit.
Der Schnee bewirkt, dass alles schön ruhig ist,
weil er den Schall schluckt.
Beim Stapfen durch den Schnee knirscht es bei jedem Schritt.
Und plötzlich, ich weiß auch nicht warum,
kommt mir ein seltsamer Gedanke in meinen Kopf.
Darüber habe ich noch nie nachgedacht.
Es geht um eine Frage, auf die ich keine Antwort weiß.
Zum Glück gibt es aber die künstliche Intelligenz ChatGPT.
Der habe ich meine Frage gestellt
und sofort eine Antwort bekommen.

Aber bin ich nun wirklich viel schlauer?

Lesen Sie selbst! Hier ist die Datei (Deutsch + Esperanto)

Legu vi mem! Jen la dosiero:

kreinto.pdf (96.11KB)
kreinto.pdf (96.11KB)








Juni 2023








Autobiographie / Aŭtobiografio
Liesel Kahl erzählt:
'Zwei Hochzeiten und was davor geschah'
Die Geschichte von ihrer Hochzeit in den 1960-er Jahren ist eine wahre Begebenheit.
Hier wird nur die Esperantoversion präsentiert. Alle Namen wurden geändert.

Liesel rakontas:
'Du nuptaj tagoj kaj kio okazis antaŭ ili'
Esperantigis  Klaus Friese

Liesel Kahl rakontas pri sia nupto, kiu okazis en la 1960-a jaroj.
En Germanio ofte estas du datoj por geedziĝo. La proceduro preskribita de la ŝtato devas okazi en registra oficejo. Multaj paroj ankaŭ festas la geedziĝon en preĝejo.
En la Esperanto-versio ĉiuj nomoj estas ŝanĝitaj.

 

nupto-k3.pdf (125.69KB)
nupto-k3.pdf (125.69KB)

 



Oktober 2022

Erik Tantal

Gedichte auf Esperanto
Strangaj nuboj

Originala poemaro en Esperanto

3-a eldono 2022

ĉ.6000 vortoj
Nun kun ilustraĵoj kaj notoj!


Dudek kvar poemoj pri diversaj temoj,

kelkaj amuzaj, aliaj por pripensado.


PDF


















Jen mia ‚biologia‘ poemo, kiun vi ankaŭ trovas en la poemaro.

Nekonata belulino

Kiom ofte mi nur preterpasis?
Kiom ofte mi ne vidis vin?
Kiom ofte venis mi kaj pasis?
Tiom ofte  regis nur rutin'.

Kiom ofte blinde mi nur paŝis?
Tiel stulta estis mi. Kial?
Ĉu vi vere vin intence  kaŝis?
Vi ja kreskas teren’ sen vual’.

Estas tempo, plene mi vekiĝu.
Estas tempo por la tag’ de l’ ŝanĝ’
Ne demandu, simple nur kliniĝu!
En herbej’ troviĝas la aranĝ’.

Eta plant’ kun floro belaspekta,
mankas pomp’, sed ĉiam estas ŝik’.
Ne trudema, simple nur ĉarmega.
Ĝuste taŭga por bona lirik’.

Rozkolora Robert-geranio.
En herbej’  ŝi estas sinjorin’.
Ŝi briletas ja pro simpatio.
Por la mond’ ŝi estas la princin’.

En Eŭropo, ankaŭ en Afriko,
en Azio vivas ŝi kun ĝoj’.
Ankaŭ vi nun estu koramiko.
Trovu ŝin, ŝi estas ĉe la voj'.








Mai 2022

Ein optimistischer Limerick

(auf Esperanto)

Optimisma limeriko

Erik Tantal


Foriris de l' ĉielo la suno.
Nun iras denove la luno.
Li vidas la teron.
Li konas la veron.
Por li estas nubo kaj puno.


Eĉ regas dum nokto teruro.
Ne povas ekdormi sciuro.
Ĝi timas la tagon,
ne ŝatas la plagon.
Nur ĝojas avida vulturo.


Malpaco en ĉiu regiono.
Nenie la ŝanc' por pardono.
Ni kaŭzas ruinon.
Ni konas destinon.
Sufiĉus nur unu bombono.


La ĝojo por ĉiu infano.
Sed ankau por bunta fazano.
Li levas la voston,
eldiras la toston
pro fino de ĉiu ĉikano.



Mai 2022

Ein kleines Gedicht (auf Esperanto)

Eta poemo

Seltsame Wolken

Strangaj Nuboj

Erik Tantal


Tie nun supre, en blua ĉiel',
migras vatbuloj, blankaj figuroj
Estas la ver’, ne simple fabel’,
lerta artist’ kun akra martel’
zorgis pri la konturoj.

Ne longe videbla sur la ekran’.
Jen nova form’, kia freŝa aspekt’.
Ĝi malaperas, kia ĉikan’!
Rapida ŝanĝo, jen nova plan’!
Komprenas la arkitekt’

Ankoraŭ aspekto kiel lepor’,
kaj tuj poste la nova vizaĝ’.
Ne estas temp’, nur restas vapor’,
kunpuŝita de forta motor’,
feliĉa sur la vojaĝ’.

Vizaĝo de l’ pork’ aŭ estas ĉeval’ ?
Kiu decidas? Tro peza demand’!
Neklara la bild’, ĉu estas narval’ ?
Ĝi naĝas en la ĉiela ĝangal’!
En maro sen ia strand'.







April 2022

In Vitro-Fleisch / In-Vitro-Viando

Ein sehr interessanter Vortrag bei Youtube!

In seinem Vortrag "Tiere essen" beim BIOTOPIA Festival "EAT" diskutiert Philosoph und Autor Richard David Precht unser Verhältnis zu Tieren. BIOTOPIA ist ein Naturkundemuseum Bayern. Bei der Option 'automatisch übersetzen' kann man auch Esperanto auswählen. In dem Vortrag geht es vor allem um die neue Methode, künstliches Fleisch aus tierischen Zellen herzustellen.

Tre interesa prelego ĉe YouTube (en la germana lingvo)!

Jen eta resumo en Esperanto de Klaus Friese:

La filozofo kaj aŭtoro Richard David Precht diskutas nian rilaton al bestoj. La prelego okazis kadre de la BIOTOPIA- festivalo en Bavarujo.  Se vi elektas la opcion 'aŭtomata traduko, vi ricevas ankaŭ subtitolojn en Esperanto. La prelego ĉefe temas pri la nova metodo produkti artefaritan viandon el bestaj celoj.

Ĉu vi scias, ke ekzistas ĉ. 40 mil leonoj en Afriko, sed en la mondo troviĝas 1 miliardo da porkoj breditaj de homoj? En Eŭropo vivas pli da kokoj vivantaj en mizeraj kondiĉoj ol en la natura medio, 3 miliardo kontraŭ 1,6 miliardoj. La kaŭzo por tiu situacio estas la giganta bezono de viando por homa nutrado. Eĉ se ekzistas kelkaj vegetaranoj kaj veganoj, la bezono daŭre kreskas. Nun ankaŭ en Indio kaj Ĉinio.

La sekvoj de la kreskanta bredado de bestoj estas ekz. pli da likva sterko, kiu malpurigas la subteran akvon. Aliaj sekvoj estas pli da emisioj de metano, pliigita senarbarigo de la pluvarbo k.t.p.

En la jaro 2013 prezentis Mark Post, profesoro en Maastricht, la unuan viandbulon (en hamburgero), kiu estis farita el ĉelkulturoj. Ĝi estis tre multekosta: 300 000 dolaroj! Sed en la jaro 2019 la kostoj malkreskis al nur 40 dolaroj. Do oni povas espekti, ke dum la venontaj jaroj la prezo plue malaltiĝos. La artefarita viando iĝos verŝajne pli malmultekosta ol viando el realaj bestoj.

Jen la pozitivaj efikoj de ĉi tiu tipo de viandoproduktado:
Malpli da suferoj por la bestoj, malpli da negativaj sekvoj por la medio kaj la artefarita viando estas verŝajne ankaŭ pli salubra. En Usono, Israelo kaj Nederlando grandaj firmaoj, okupiĝantaj kun artifarita produktado de la viando, spertas grandan kreskon en borsaj valoroj. Se tiuj korporacioj sukcesos, multaj kamparanoj devus perdi sian laboron, ankaŭ la kamparanoj, kiuj uzas organikajn metodojn.

Tamen, la preleganto opinias, ke la nova metodo produkti atrefaritan viandon estas principe bona. Sed estas unu zorgo, kiu povus servi kiel kontraŭargumento.

Oni trovas la informon, ke la unuan artefaritan viandbulon estis financita de Sergey Brin, la inventinto de la serĉilo Google. Ĉi tiu informo devas esti rigardata rilate al la juĝo de la eŭropa kortumo de 1997. Tiam la juĝistoj decidis ke ne estu patentoj pri vivo, sed patentoj pri procezoj estas permesataj.

Precht pledas ke la procezoj por la artefarita produktado de viando ne devus esti patentitaj. Ĉi tio estas la sola maniero malhelpi grandan korporacion monopoligi nian nutraĵon.

________________________________________________

Quelle / Fonto : https://www.youtube.com/watch?v=CsGJwO-flYc
(17.09.2019)


März 2022

Kartenspiel Mupo
Kartludo Mupo

Erik Tantal














Die pdf-Datei enthält 32 Spielkarten im jpg-Format.
Auf jeder Spielkarte ist ein farbiges Bild aus dem
E-Buch 'Mupo lernt' zusammen mit den Symbolen
für die Eigenschaften der Karte.

Farben: Kreuz, Pik, Herz, Karo
Kartenwerte: 7, 8. 9, 10,
Bube (B), Dame (D),
König (K) und As (A)

Man kann also mit den Karten z.B. 'Mau Mau' spielen.
Aber auch andere Spiele sind denkbar,
so z.B. mit dem angehängten Spielfeld.
Dazu gehört mein Vorschlag für neue Spielregeln (pdf)


En la pdf-dosiero estas 32 kartoj (jpg-formato).
Ĉiu ludkarto montras buntan bildon
el la e-libro 'Mupo lernas'.
Krome troviĝas la simboloj por la koloro
kaj la valoro de la karto (laŭ germana maniero).

Tiuj kartoj estas uzeblaj ekz. por la ludo 'Maŭmaŭo',
sed ankaŭ aliaj ludoj eblas,
ekz. kun mia aldonita ludkampo.
Al tiu apartenas mia propono por nova ludregularo.
Do, printu la dokumentojn kaj ludu!


PDF














Januar 2022

Wieder entdeckt!

Denove trovita!

Alphabet und Aussprache

des Esperanto

Alfabeto kaj prononcado

(por parolantoj de la germana)

Diesen kleinen Film habe ich schon vor ein paar Jahren

von Jürgen Wulff (Hamburg) bekommen.

Diese Einführung richtet sich an alle Esperanto-Beginner.


Tiun etan filmon donis al mi Jürgen Wulff (Hamburgo)

jam antaŭ kelkaj jaroj.

Tiu enkonduko estas farita por ĉiuj Esperanto-komencantoj,

kiuj parolas la germanan.


 












Oktober 2021

Klaus Friese

Pura nostalgio!

Programado per BASIC-256

 




Verŝajne pasis jam pli ol 35 jaroj ...

Mia unua komputilo estis la 'Sharp MZ-700'. Mi bezonis 3-4 minutojn por ŝarĝi la programlingvon BASIC. Tiam mi povus mem fari programojn.  Sed fakte mi unue nur tajpis listigitajn  programojn.  Mi tajpis paĝon post paĝo. Kia feliĉo, kiam mi povis doni la ordonon "RUN" kaj la programo fine startis. Mi interŝanĝis multajn programojn kun komputilaj amikoj el la tuta mondo. Multaj programoj estis 'memfaritaj', malofte aĉetitaj. Ili estis presitaj aŭ stokitaj sur kasedo kaj poste senditaj per poŝto. Interreto ankoraŭ ja ne ekzistis. Ĉio subite ŝanĝiĝis, kiam la novaj komputiloj aperis. Ĉiuj malnovaj komputiloj malaperis. Nun la komputiloj XT aŭ AT regis kaj oni plejparte uzis 'VINDOZON'. Apenaŭ neniu mem skribis programojn. Nur spertuloj kapablis fari tion. Poste, kun la interreto, estis eĉ pli facile ekhavi novan softvaron. La kontaktoj kun la malnovaj komputilaj amikoj iom post iom disrompiĝis.

Mi devis melankolie konstati, ke mi tute ne plu bezonis fari proprajn programojn, kvankam mi tre ŝatis tian hobion. Sed ne estas facile komenci programadon per la novaj komputiloj. Ekzistas ja multaj programlingvoj. Mi pensis ke estas tre peza laboro lerni tiajn lingvojn. La barilo estis tro alta por mi.

Sed nun estas alia situacio!

Mi trovis la programlingvon BASIC-256. Ĝi funkcias sur mia moderna komputilo sub Linukso. Kaj mi jam sukcesis mem verki kelkajn etajn programojn. Rigardu mian ekzemplon.


Nostalgie pur!


Programmieren mit BASIC256

Es ist wohl schon mehr als 35 Jahre her....

Mein erster Computer war ein Sharp MZ-700. Für das Laden der Programmiersprache BASIC brauchte ich 3-4 Minuten. Dann konnte ich selbst programmieren. Aber eigentlich habe ich zuerst meist Programme abgetippt. Seitenweise! Und dann habe ich mich gefreut, wenn ich endlich den Befehl „RUN“ eingeben konnte und das Programm endlich 'lief'. Mit Computerfreunden aus aller Welt konnte ich Programme austauschen. Viele Programme wurden 'selbst gemacht', selten gekauft. Sie wurden ausgedruckt oder auf Kassette gespeichert und dann mit der Post verschickt. Internet gab es ja noch nicht. Nach dem Erscheinen der neuen PCs, war alles plötzlich ganz anders. Alle alten Computer verschwanden, jeder schaffte sich einen XT oder AT an und meist wurde das Betriebssystem WINDOWS benutzt. Das weitverbreitete Programmieren ging stark zurück. Nur noch Experten konnten eigene Software entwickeln. Mit dem Internet war es dann noch leichter, an neue Software heranzukommen.  Die Kontakte mit den alten Computerfreunden schliefen nach und nach alle ein.

Wehmütig musste ich feststellen, dass man als  'User' heute kaum noch selbst programmieren muss. Eigentlich hatte mir das aber immer viel Spaß gemacht. Wenn man heute, mit dem PC selbst programmieren will, steht man vor der Frage, welche Programmiersprache man nehmen soll. Und dann wird man abgeschreckt, weil man so viel Neues lernen muss!

Aber jetzt wird alles anders!

Ich habe BASIC-256 gefunden. Es läuft auf meinem modernen PC unter Linux. Und ich konnte schon einige kleine Programme selbst schreiben. Hier ein Beispiel:

# Maler (pentristo)

cls

abbruch=asc("Q")

print "Abbruchtaste= ";:print chr(abbruch)

print "Steuerung mit 8 4 2 6 "

print "ggf. Nummernblock einschalten!"

print

print "Löschen ein/aus mit Taste 7/9"

START:

clg: graphsize 400,300: x=200: y=150

gosub TASTE

print "Bis zum nächsten Mal!"

end

TASTE:

taste=0:loesch=0

while taste <> abbruch

taste=key

if taste=asc("8")then y=y-10

if taste=asc("4") then x=x-10

if taste=asc("2") then y=y+10

if taste=asc("6") then x=x+10

if taste=asc("7") then loesch=1

if taste=asc("9") then loesch=0

gosub FARBE

gosub PINSEL

end while

return

PINSEL:

circle x,y,5

return

FARBE:

if loesch = 0 then color darkred:return

if loesch = 1 then color white:return












Per tiu programeto vi povas mem pentri sur la ekrano!

Ne ridu! La bildo pruvas, ke mi pentris muson.

Por stiri la 'penikon' vi bezonas la klavojn '8,4,2,6'.

Per la klavo '7' vi povas estingi la laste metitan punkton.

La klavo '9' denove vidigas la spuron de la peniko.

Je la fino simple premu la 'Q'-klavon.

Vi certe trovas pli bonan kaj pli elegantan programon

por pentrado per BASIC-256.

Do, sendu al mi vian proponon!

Vorschläge für ein besseres und eleganteres Programm sind stets willkommen!

* * * * * *

Hier ein weiteres Beispiel:

Jen alia ekzemplo:

cls

print "Chinesisches Zeichen GOLD"

print "Ĉina simbolo ORO"

clg

color darkred

penwidth 5

p={0,100,100,0, 100,0,200,100, 50,100,150,100, 50,130,150,130,

0,200,200,200,100,100,100,200, 50,160,100,200,  100,200, 150,160}

n=0:xa=10:ya=10

for i = 0 to 7

gosub LINIE

next i

end

LINIE:

x1=xa+p[n+i]

y1=ya+p[n+1+i]

x2=xa+p[n+2+i]

y2=ya+p[n+3+i]

line x1,y1,x2,y2

n=n+3

return






















September 2021

Klaus Friese

Mirakloj / Wunder

Rakontoj pri miraklaj kuracoj en la Biblio

Estas multaj rakontoj pri miraklaj resanigoj en la Biblio. Oni eĉ legas, ke Jesuo povis fari revivigi mortintojn. Multaj homoj kompreneble dubas, ĉu ĉio vere tiel okazis. La rakontoj estas ja tre malnovaj.

Sed ne gravas, ĉu la raportitaj eventoj vere okazis. La sola grava afero estas kian signifon ili havas aŭ povas havi por nia fido hodiaŭ. La Biblio diras, ke la novaĵoj pri la miraklaj resanigoj rapide disvastiĝis kaj pro tio multaj homoj iĝis kredantoj.

Mi havas problemojn imagi, ke nia Dio bezonas pruvi sian ĉiopovon per tiaj specialaj mirakloj. La fakto, ke ni estas ĉi tie en ĉi tiu mondo kiel estaĵoj, estas miraklo en si mem por mi. En antaŭa tempo multaj homoj verŝajne havis alian ideon pri Dio kaj sekve alian kredon. Ankaŭ infanoj havas alian kredon. Ĉiu povas facile imagi situacion, kie infaneto falas kaj restas plorante sur la planko. Ĝi tenas sian genuon kaj rigardas timigite al la sanganta vundo. Sed kiam panjo venas kaj trankviligas la etulon kaj blovas iomete sur la vundon, la doloro tuj malaperis. La infano ne plu ploras kaj eĉ leviĝas memstare. Ĉi tiu ekzemplo montras, kiel bele estus, se ni ĉiuj havus nur tiom da fido.

La raportoj pri miraklaj kuracoj en la Biblio fakte temas pri tiaj situacioj. Se ni permesas ke nia animo akceptas tiajn rakontojn, ni povas profiti el tiaj rakontoj, kvankam ni estas plenkreskuloj kaj modernaj homoj. Ĉiukaze ni ĝojas pri la resaniga sukceso priskribita en ĉiu kazo, eĉ se ĝi tute ne rilatas al ni mem. Eĉ kiam ni estas malsanuloj, ni povas pensi, ke tiaj mirakloj povus okazi ankaŭ al ni. Ĉiukaze estus plifortiĝo por la espero.

Se oni pensas realisme, kompreneble, tio estas dezira pensado. Tiam estas klare, ke plej multaj malsanuloj ne resaniĝas tiel facile. Ĉiukaze la rakontoj pri resaniĝoj montras, ke Dio ĉiam turnas sin al la malsanuloj. Ĉi tio estas vera eĉ se ni verŝajne neniam resaniĝos. Eĉ tiam estas bone teni la kredon, ke Dio estas ĉiam ĉe ni, precipe en krizaj situacioj. Ĉi tiu penso estas bone esprimita en la konata preĝo de Dietrich Bonhoeffer „Sub ŝirm' mirinda de potencoj bonaj“.

Se ni tiel kredas, ni ne plu bezonas la rakontojn pri tiaj mirakloj.


Heilungsgeschichten in der Bibel

 In der Bibel findet man viele Berichte über Wunderheilungen. Man liest sogar, dass Jesus Tote auferwecken konnte. Ob das alles wirklich so stattgefunden hat, wird natürlich von vielen bezweifelt. Die Geschichten sind ja auch schon sehr alt.

Doch es kommt gar nicht darauf an, ob sich all diese Berichte wirklich auf tatsächlich so stattgefundene Ereignisse beziehen. Wichtig ist nur, welche Bedeutung sie für unseren heutigen Glauben haben oder haben können. In der Bibel wird erzählt, dass sich die Kunde über die Wunderheilungen rasch verbreitete und dadurch viele Menschen zum Glauben kamen.

Ich persönlich habe Schwierigkeiten, mir vorzustellen, dass unser Gott es nötig haben könnte, mit solchen besonderen Wundern seine Allmacht zu beweisen. Die Tatsache, dass wir als Geschöpfe hier auf dieser Welt sind, ist für mich schon ein Wunder an sich. In der Vergangenheit hatten die meisten Menschen bestimmt eine andere Vorstellung von Gott und damit auch einen anderen Glauben. Einen anderen Glauben haben auch Kinder. Jeder kann sich leicht eine Situation vorstellen, in der ein kleines Kind hinfällt und weinend am Boden liegen bleibt. Es hält sich das Knie und schaut entsetzt auf die blutende Schürfwunde. Aber, wenn Mutti kommt und das Kleine beruhigt und auf die Wunde etwas pustet, dann ist der Schmerz sofort weg. Das Kind weint nicht mehr und steht sogar von selbst wieder auf. Dieses Beispiel zeigt, wie schön es wäre, wenn wir alle nur auch so viel Vertrauen hätten.

Um solche Situationen geht es eigentlich ja auch bei den Heilungsereignissen aus der Bibel. Wenn wir uns seelisch darauf einlassen, können wir auch als Erwachsene und modern denkende Menschen von solchen Geschichten profitieren. Auf jeden Fall freuen wir uns über den jeweils beschriebenen Heilungserfolg, auch, wenn er mit uns selbst vielleicht gar nichts zu tun hat. Sogar, wenn wir selbst krank sind, kann bei uns der Gedanke aufkeimen, dass sich solche Wunder auch bei uns einstellen könnten. Auf jeden Fall kann so die Hoffnung Verstärkung finden.

Realistisch betrachtet ist das natürlich Wunschdenken. Realistisch betrachtet ist ja klar, dass die meisten Kranken eben nicht so leicht gesund werden. Auf jeden Fall zeigen die Heilungsgeschichten, dass sich Gott dem Kranken stets zuwendet. Das gilt auch, wenn wir wahrscheinlich überhaupt nie geheilt werden. Auch dann ist es gut, wenn man an dem Glauben festhält, dass Gott immer, besonders in Notsituationen, an unserer Seite ist. Dieser Gedanke wird gut ausgedrückt in dem bekannten Gebet von Dietrich Bonhoeffer 'Von guten Mächten treu und still umgeben'.

Wenn wir so glauben, sind wir gar nicht mehr auf die Wundergeschichten angewiesen.




August 2021

Klaus Friese


Aktuale!

Aktuell!

PDF (ESPERANTO/DEUTSCH)

 











Kion signifas 'pozitivaj testrezultoj'?   

Ĉiutage vi aŭdas raportojn pri la aktuala incidenco [Legu la difinon pli sube] rilate al la koronvirusa pandemio kaj la rilataj testrezultoj. Kian signifon ĉi tiuj efektive havas? Serĉante respondon, mi trovis la problemon pri la precizeco de la testoj.

Nia ministro pri saneco Jens Spahn ankaŭ traktis ĉi tiun temon, spektebla en reta filmeto [1]. Jen eta ekstrakto, tradukita en Esperanton:

"... ni devas zorgi, ke ni ne havu tro multajn falsajn pozitivajn rezultojn per ampleksaj testoj ... ĉar la testoj ne estas 100 procente ĝustaj, sed ankaŭ havas malgrandan sed tamen signifan procentaĵon de eraro. Kaj, se ... la tuta nombro de infektoj malpliiĝas kaj vi pligrandigas la testadon al milionoj samtempe, tiam vi subite havas pli da falsaj pozitivaj rezultoj ol realan kreskon de la grado de infektiteco en la popolo...“

Por iom prilumi ĉi tiun aserton, mi faris kalkulan ekzemplon. Sed unue kelkaj klarigoj pri gravaj fakaj terminoj:

Sensitiveco kaj specifeco

Sensitiveco kaj specifeco estas malsamaj ecoj de ĉiu testo. Testo povas esti tre sensitiva, sed samtempe tre nespecifa (kaj inverse). Imagu fikcian teston, kiu tre fidinde detektas ĉiuspecajn virusojn. Ĝi tiam havas altan sensitivecon ankaŭ al certa patogena aganto. Samtempe ĝi tamen estas tre nespecifa.

'Sensitiveco mezuras la procentaĵon de efektivaj pozitivoj, kiuj estas ĝuste rekonitaj kiel tiaj (ekz. la procento de malsanuloj, kiuj estas ĝuste rekonitaj kiel tiaj). Specifeco mezuras la kvoton de efektivaj negativoj ĝuste identigitaj kiel tiaj (ekz. La proporcio de sanaj homoj, kiuj estas ĝuste identigitaj kiel ne malsanaj).' [2]

Pozitiva rezulto ne signifas, ke ekzistas 100% certeco pri infekto kun la koncerna patogeno.

Incidenco estas alia grava faka termino:

La incidenco estas difinita kiel la nombro da novaj okazoj de malsano dum tempounuo, po nombro de la popolo.    [el https://eo.wikipedia.org/wiki/Incidenco]  

Ekzempla kalkulo por (imagita) testrezulto:

La sekva ekzemplo rilatas al neprovokita, do tute hazarda testo

(ekz. la testito ne montras simptomojn de malsano).

supozita incidenco = 100 (t.s. 100 el 100 000 estas nove infektitaj), t.s. 0,1%
supozita sensitiveco = 97%, supozita specifeco = 99%,
malsanuloj = 100,
la testo (sensitiveco = 97% ) ĝuste trovis 97 malsanulojn,
3 pacientoj ne estis rekonitaj kiel malsanuloj


supozita incidenco = 100 (t.s. 100 el 100 000 estas nove infektitaj), t.s. 0,1%
supozita sensitiveco = 97%, supozita specifeco = 99%,
malsanuloj = 100,
la testo (sensitiveco = 97% ) ĝuste trovis 97 malsanulojn,
3 pacientoj ne estis rekonitaj kiel malsanuloj

sanaj homoj = 99900,sanaj homoj = 99900,
la testo (specifeco = 99%)  ĝuste trovis 98901 homojn, kiuj estas sanaj,
999 sanaj homoj estis malĝuste klasifikitaj kiel malsanuloj

Entute estis 1096 'pozitivaj testoj', 97 + 999 = 1096 estis klasifikitaj kiel malsanuloj,
sed de tiuj nur 97 estis vere malsanaj.

Sekve: ---> 97 / (97 + 999) = 97 / 1096 = 0,089

Do, por tiu ekzemplo ĝustas, se la testo estas pozitiva,

la probablo esti vere malsana, estas ĉ. 9%.


Kion vi pensas? Ĉu mi ĝuste kalkulis?











Was bedeuten 'positive Testergebnisse' ?                                     

Jeden Tag hört man wegen der Corona-Pandemie Meldungen über die aktuelle Inzidenz und die damit verbundenen Testergebnisse. Welche Aussagekraft haben diese eigentlich? Beim Suchen nach einer Antwort bin ich auf das Problem der Genauigkeit der Tests gestoßen.

Dazu findet man im Internet einen Film, in dem Gesundheitsminister Jens Spahn dieses Thema aufgreift [1]. Hier ein kleiner Ausschnitt:

„ ... wir müssen aufpassen, dass wir nicht durch zu umfangreiches Testen... zu viel Falschpositive haben, weil die Tests ja nicht 100-Prozent genau sind, sondern auch 'ne kleine, aber auch 'ne Fehlerquote haben. Und, wenn ... insgesamt das Infektionsgeschehen immer weiter runtergeht und Sie gleichzeitig das Testen auf Millionen ausweiten, dann haben Sie auf einmal viel mehr Falschpositive als tatsächlich Positive....“

Um diese Aussage etwas genauer zu beleuchten, habe ich ein Rechenbeispiel ausgeführt. Zunächst aber einige Erläuterungen zu wichtigen Fachbegriffen:


Sensitivität und Spezifität

Sensitivität und Spezifität sind unterschiedliche Merkmale eines jeden Testes. Ein Test kann sehr sensitiv, aber gleichzeitig auch sehr unspezifisch sein (und umgekehrt). Stellen Sie sich einen fiktiven Test vor, der sehr zuverlässig alle Arten von Viren erkennt. Es hat dann eine hohe Empfindlichkeit auch gegenüber einem bestimmten Erreger. Gleichzeitig ist er aber sehr unspezifisch.

'Sensitivität misst den Anteil der tatsächlichen Positiven, die korrekt als solche erkannt werden (z.B. den Prozentsatz der Kranken, die korrekt als solche erkannt werden). Spezifität misst den Anteil der tatsächlichen Negativen, die korrekt als solche identifiziert werden (z.B. den Anteil der gesunden Menschen, die korrekt als nicht krank erkannt werden).' [2]

Ein positives Ergebnis bedeutet also nicht, dass mit Sicherheit eine Infektion durch den betrachteten Erreger vorliegt.

Inzidenz ist ein weiterer wichtiger Fachbegriff:
In der Epidemiologie ist die Inzidenz die Anzahl neuer Krankheitsfälle während einer Zeiteinheit pro Einwohnerzahl. (aus Wikipedia)


Beispielrechnung für (ausgedachtes) Testergebnis:
Das folgende Beispiel bezieht sich auf einen unprovozierten, d. h. vollständig randomisierten Test (ohne Vorliegen von  Krankheitssymptomen).

angenommene Inzidenz = 100 (d. h. 100 von 100.000 sind neu infiziert), also 0,1%
angenommene Sensitivität = 97%, angenommene Spezifität = 99%

Kranke = 100,
der Test (Sensitivität = 97%) hat 97 Patienten richtig als Kranke gefunden,
3 Patienten wurden nicht als krank erkannt.

Gesunde = 99900,
der Test (Spezifität = 99%)  hat 98901 Menschen, richtig als gesund erkannt,
999 Gesunde wurden fälschlicherweise als krank eingestuft.

Insgesamt gab es also 1096 'positive Tests', 97 + 999 = 1096 wurden als krank gemeldet,
davon waren aber nur 97 wirklich krank.

Daraus folgt: --> 97 / (97 + 999) = 97 / 1096 = 0,089

Für dieses Rechenbeispiel gilt also,

dass bei einem positiven Test die Wahrscheinlichkeit,
wirklich krank zu sein, bei ca. 9% liegt.


Was denken Sie? Habe ich richtig gerechnet?



______________________________________
[1] https://www.youtube.com/watch?v=q0PJtMpaLE8
ARD: Wie genau ist der Corona-Test, Gesundheitsminister Jens Spahn? Was sind falsch positive Tests?
17.08.2020 • Quelle: ARD - Tagesschau (https://youtu.be/ZfWEYeokZiA)

[2] https://statistikguru.de/lexikon/sensitivitaet-und-spezifitaet.html


Juli 2021


Klaus Friese

Postkarten mit Blumen

Poŝtkartoj kun floroj







pdf-Datei  mit 16 Karten / pdf-dosiero kun 16 kartoj



Juni 2021


Klaus Friese

Floroj

Diaschau mit Musik von Kayn

Fotoprezento kun muziko de Kaysn

Endlich Sommer! Raus an die frische Luft! Jetzt ist es Zeit, Blumen zu fotografieren. Die besten Aufnahmen habe ich mit dem Programm 'imagination 3.0-r1' in eine Präsentation gepackt. Von meinem Sohn Kay (Künstlername Kaysn) bekam ich die Hintergrundmusik 'Down' aus dem Album 'Dream of a Bird'. Viel Spaß mit der kleinen Videodatei!

Finfine venis la somero! Eku al la freŝa aero! Nun estas la tempo por foti florojn. La plej bonajn fotojn mi uzis por bildoprezento per la programo 'imagination 3.0-r1'. Mia filo Kaj (pseŭdonimo: Kaysn) donis al mi la belan muzikon 'Down' el la albumo 'Dream of a Bird'. Ĝuu la etan prezentadon!











Dezember 2020

Kurzbeschreibung

für den koreanischen Film'Parasite' in Esperanto

 Eta resumo de korea filmo 'Parazito' 

Parazito (koree 기생충) estas sudkorea komedia-drama filmo kun elementoj de suspensfilmo reĝisorita de Bong Joon-ho, kiu gajnis la Oran Palmon ĉe la 72a Festivalo de Cannes en majo 2019. Gajninto de la Oskaro de 2020 en la nomumoj "Plej bona filmo", "Plej bona reĝisoro", "Plej bona originala filmo", "Plej bona fremda plenlonga filmo". Ĝi fariĝis la unua sudkorea filmo, kiu gajnis Oskaron kaj la unuan ne-anglan filmon, kiu gajnis Oskaron en la kategorio Plej bona Bildo.

La eventoj de la alloga intrigo disvolviĝas inter la membroj de la aventurema familio Kim. Ili loĝas en malorda loĝejo situanta sur la kelo de loĝkonstruaĵo. Ili daŭre kverelas pri la malfacila financa situacio kaj personaj malkonsentoj, kaj uzas la retkonekton de siaj najbaroj kun enviinda konsekvenco. Ĝis antaŭ nelonge Gi-taek servis, kaj lia salajro estis la sola stabila enspezfonto por la familio, sed nun, post neatendita maldungo, ili perdis eĉ tiun malgrandan fonton. La streĉiteco kreskas ĉiutage ĝis la herooj hazarde ekscias pri la apude loĝanta familio...

S-ro Pak estas la ĉefoficisto de granda internacia IT-korporacio. Li preferas izolitan vivstilon kaj nur malofte interagas kun fremduloj. Lia luksa domego, plena de projektaj mebloj, artaĵoj kaj altvaloraj kuriozaĵoj, estas la temo de la brula envio de la Kim-familio. Ruze kaj eltroveme ili strebas konatiĝi kun mistera najbaro, kaj tiam ili komencas ellabori planon de riĉigo. La malplenuloj decidis profiti el la riĉeco de influa komercisto ...

Parazito (koree 기생충) estas sudkorea komedia-drama filmo kun elementoj de suspensfilmo reĝisorita de Bong Joon-ho, kiu gajnis la Oran Palmon ĉe la 72a Festivalo de Cannes en majo 2019. Gajninto de la Oskaro de 2020 en la nomumoj "Plej bona filmo", "Plej bona reĝisoro", "Plej bona originala filmo", "Plej bona fremda plenlonga filmo". Ĝi fariĝis la unua sudkorea filmo, kiu gajnis Oskaron kaj la unuan ne-anglan filmon, kiu gajnis Oskaron en la kategorio Plej bona Bildo.

La eventoj de la alloga intrigo disvolviĝas inter la membroj de la aventurema familio Kim. Ili loĝas en malorda loĝejo situanta sur la kelo de loĝkonstruaĵo. Ili daŭre kverelas pri la malfacila financa situacio kaj personaj malkonsentoj, kaj uzas la retkonekton de siaj najbaroj kun enviinda konsekvenco. Ĝis antaŭ nelonge Gi-taek servis, kaj lia salajro estis la sola stabila enspezfonto por la familio, sed nun, post neatendita maldungo, ili perdis eĉ tiun malgrandan fonton. La streĉiteco kreskas ĉiutage ĝis la herooj hazarde ekscias pri la apude loĝanta familio...

S-ro Pak estas la ĉefoficisto de granda internacia IT-korporacio. Li preferas izolitan vivstilon kaj nur malofte interagas kun fremduloj. Lia luksa domego, plena de projektaj mebloj, artaĵoj kaj altvaloraj kuriozaĵoj, estas la temo de la brula envio de la Kim-familio. Ruze kaj eltroveme ili strebas konatiĝi kun mistera najbaro, kaj tiam ili komencas ellabori planon de riĉigo. La malplenuloj decidis profiti el la riĉeco de influa komercisto ...

Sendita de Arkadio el Novosibirsko / Rusujo

neptun_rus[at]yahoo.com


Oktober 2020

 Kleiner Bericht über einen Konzeptkünstler
Eta raporto pri koncepto-artisto

 Franz Tolli


Konzeptkunst (conceptual art) ist eine Kunstrichtung, bei der vor allem die Idee für das Kunstwerk im Vordergrund steht. Es ist aber oft nicht ganz einfach, diese Ideen zu verstehen.

'IchBinWagenWirSindZug'

ist ein Projekt des Konzeptkünstlers Franz Tolli. Auf der Internetseite www.wirsindzug.com findet man dieses Bild:

Koncepta arto estas arto, por kiu la ideo de aŭ la koncepto estas pli grava ol estetikaj aŭ material-teknikaj konsideroj (laŭ Vikipedio). Sed ofte ne estas facile kompreni tiajn ideojn.

'Mi-estas-vagono-ni-estas- trajno'

estas projekto de la koncepta artisto Franz Tolli.  Lia intereta paĝo 'www.wirsindzug.com' montras tiun bildon:


Das Ziel:  Wir, der längste Zug der Welt!

Es sollen sich möglichst viele Leute beteiligen, sich anfassen und so einen langen Zug bilden.

Jeder, der mitmacht, ist also ein 'Wagen'. Auf der Homepage findet man als Beispiele, einige freundlich dreinblickende Menschen, die jeweils allein vor dem oben gezeigten Bild posieren.

Aber ist wirklich gemeint, dass wir uns alle anfassen sollen, um so einen Zug zu bilden? Außerdem soll sich der Zug noch bewegen. Es wird zwar der Hinweis auf die aktuellen Corona-Regeln gegeben, aber dann wird es natürlich noch komplizierter.    

Es geht darum, mitzumachen, indem man sein  eigenes Foto oder einen Videoclip 'postet',  also einsendet. Damit wird gezeigt, dass man sich als 'Wagen' versteht. Interessant ist, dass an vielen Stellen auf der Internetseite (auch auf dem oben gezeigten Bild) kleine Striche abgebildet werden. Es sind immer jeweils vier senkrechte Striche, die schräg durchgestrichen werden und so einen Fünfer-Block bilden.

Franz Tolli bezeichnet sich auch als 'Strokehunter', als 'Strichjäger'. So könnte er also ganz einfach festhalten, wie viele Menschen bei seinem Projekt mitmachen. Franz Tolli benutzt solche Fünfer-Blöcke aber wohl in erster Linie dazu, große Bilder zu erschaffen. Das kann man auf den Seiten www.fratolli.com erkennen. Unter der Rubrik VIDEO wird im Zeitraffer gezeigt, wie solche Bilder entstehen. Unglaublich!   Für die Darstellung eines Herzens wurden eine Million Striche gesetzt!


La celo: Ni, la plej longa trajno de la mondo!

Kiel eble plej multaj homoj partoprenu. Ili ekprenu la manojn de la aliaj. Tiamaniere ili kreas longan trajnon. Ĉiu, kiu partoprenas, estas nun 'vagono'. Sur la hejmpaĝo aperas simpatiaj homoj pozantaj solaj antaŭ bildo simila al tiu, kiu estas montrita supre.

Sed, ĉu vere ni ĉiu devas ekpreni manojn de aliaj homoj por formi trajnon? Krome la trajno devas moviĝi. Oni ja trovas la indikon pri la aktualaj reguloj pro la Korona-viruso, sed tiel la afero kompreneble fariĝas eĉ pli malfacila.

La partoprenanto estas invitata alsendi propran foton aŭ etan filmon (kompreneble per smartfono). Per tio li aŭ ŝi montras, ke oni vidas sin kiel 'vagonon'. Estas interese, ke sur multaj partoj de la hejmpaĝo troviĝas etaj strekoj (ankaŭ sur la bildo supre). Estas po kvar vertikalaj strekoj, kiuj estas forstrekitaj oblikve, do ili formas kvino-blokon.

Franz Tolli ankaŭ priskribas sin kiel 'strekoĉasiston' (strokehunter). Per tiaj blokoj li povas simple noti, kiom da homoj partoprenas en lia projekto. Sed Franz Tolli verŝajne  uzas tiajn blokojn unue por krei grandegajn bildojn. Rigardo ilin sur la paĝoj  www.fratolli.com. La rubriko VIDEO gvidas al etaj filmetoj en plirapidiga moduso), kiuj montras la evoluon de tiaj bildoj.

Nekredeble!

Unu bildo de koro bezonis 1 milionoj strekojn!




Die dargestellten Abbildungen mit freundlicher Genehmigung des Künstlers

La tie uzataj bildoj kun afabla permeso de la artisto.

Klaus Friese, Hamburg 2020


Mai 2020

Simple kunfaru!
Einfach mitmachen!

Frank informas pri la 'Esperanta Kunfarejo'

Frank informiert über die Esperanto-Mitmach-Plattform

Kabe diris: “Mi opinias ke Esperanton plej necese devas lerni la Esperantistoj mem!” Frank Merla opinias, ke Esperanto estos pli alloga por lernintoj kaj lernontoj, se la publiko vidas homojn fari ion komune malgraŭ militoj, limoj, supozoj pri malapero de Esperanto. Tial Frank kreis retejojn kiel per.esocom.de, maklerejo.de, kiuj malaperis sen perdo de anoncetoj. Ili nun estas ĉi tie kaj atendas la uzon de plej eble multaj esperantoj.





Kabe sagte: "Ich finde, Esperanto sollten am nötigsten die Esperantisten selber lernen!" Frank Merla meint, dass Esperanto attraktiver für jene wird, die Esperanto lernten und lernen werden, wenn die Öffentlichkeit Menschen sieht, die etwas gemeinsam machen trotz Kriegen, Grenzen, Unterstellungen über das Verschwinden von Esperanto. Deshalb hat Frank Websites wie per.esocom.de, maklerejo.de gemacht, welche verschwunden sind ohne die Anzeigen zu verlieren. Sie sind jetzt hier und erwarten die Nutzung durch möglichst viele Hoffende.   

Ein kleiner Hinweis: Alle Beiträge und Anzeigen für 'Kunfarejo' werden auf Esperanto präsentiert.

Unu eta indiko: Ĉiuj anoncetoj por 'Kunfarejo' estas prezentitaj en la lingvo Esperanto.


  http://kunfarejo.frali.bplaced.net



April 2020

Teksto pri eta eraro

Text über einen kleinen Fehler

Mi hontas!

Tralegante mian e-libron 'La Kimero' mi trovis denove eraron. Ĉu kulpis la preskoboldo? Kiu scias? Ĉiuokaze mi forgesis skribi unu literon. Kompreneble facile supervidebla. Feliĉe, ke ĝis nun neniam ekkovris tiun eraron. Sed estas iomete ĝena afero. Mi volis skribi rilate al la frazo pri la ludo 'Ching-Chang-Chung':

Ĉu li volas doni al ni tri signalojn?“, demandis Volker kaj nun ankaŭ ripete montris tiujn movojn per la sama ritmo, kiel pugno, manplato kaj manplato kun disetenditaj fingroj.

Verŝajne vi jam trovis la embuskon. Mi verdire ne skribis 'pugno', mi forlasis la literon 'n'! Mi vere petas vian pardonon! Kaj mi promesas ĉiam bone klopodi por eviti tiajn erarojn en la estonteco!

Tial mi nun kompilas kelkajn 'danĝerajn' vortojn, kiu certe ankaŭ povus kaŭzi problemojn:

Jen eta listo,  kompreneble ne kompleta. Mi invitas vin, trovi aliajn vort-parojn.

ĉiko / ĉiklo - lupo / lupeo - muso / muŝo

- pigo / piko - filiko / filigo

drinki / trinki - tusi / tuŝi - filo / vilo

stato / ŝtato - ardo / ardeo -  leontodo / leontopodo

- miozo / miozoto

Kaj nun la plej aĉaj:

pugno / pugo - kaĉo / kaco - peniko / peniso

- gluteo / gluteno - pico / piĉo


Do, estu ĉiam singardema! ; -)


Welch eine Schande!

Beim Durchlesen der Esperantoversion meines E-Buches 'La Kimero' fand ich schon wieder einen Fehler. Wer war Schuld? Der Druckfehlerteufel? Wer weiß? Auf jeden Fall vergaß ich nur einen Buchstaben. Das kann man natürlich leicht übersehen. Zum Glück hat das bis jetzt aber wohl keiner gemerkt. Trotzdem ist das eine peinliche Angelegenheit. Es geht um die Passage zu dem 'Ching-Chang-Chung-Spiel'. Ich wollte schreiben:

Ĉu li volas doni al ni tri signalojn?“, demandis Volker kaj nun ankaŭ ripete montris tiujn movojn per la sama ritmo, kiel pugno, manplato kaj manplato kun disetenditaj fingroj.

[„Kann es sein, dass er uns drei Signale geben will?“, fragte Volker und ließ seine Hand nun auch im gleichen Rhythmus abwechseln, als Faust und geöffnet mit und ohne Spreizung der Finger.]

Beim Wort 'pugno' schrieb ich aber leider 'pugo' und das heißt 'Arsch' und nicht 'Faust'! Ich bitte natürlich um Entschuldigung und verspreche in Zukunft weitere Anstrengungen, damit sich so etwas nicht wiederholt.

Wie wohl in jeder Sprache, gibt es auch im Esperanto solche 'Klippen'. Einige davon habe ich oben im Esperanto-Text zusammen gestellt. Also:


Immer schön vorsichtig bleiben! ;-)



Februar 2020

Subtekstoj en Esperanto

Untertitel auf Esperanto

Bedaŭrinde mi nur tre malbone regas la korean. Tre ofte mi perceptas tion, kiam mi spektas koreajn filmojn kune kun mia edzino (ŝi ja venas  de Seulo). Tiaj filmoj abundas en la interreto ĉe YOUTUBE. Por pli bone kompreni la enhavon mi zorgeme nur elektas filmojn kun anglaj subtitoloj. Por tio mi kelkfoje devas klaki sur la dentrada simbolo de la krozilo Mozilla/Firefox. Ĝi situas malsupre je la dekstra rando de la ekrano. Ĉi tie mi ŝaltas aŭ malŝaltas la subtekstojn. Atente rigardante mi subite rimarkis kroman opcion: 'Aŭtomata tradukado'. Pli ol cent lingvoj aperis en la listo! De afrikansa ĝis la zulua lingvo! Sed tio ne eblas por ĉiuj filmoj. Por la koreana filmserio 내겐 너무 사랑스러운 그녀 (My Lovely Girl/Mia Aminda Knabino) mi kompreneble tuj elektis la germanan lingvon. Sed tio seniluziigis min. Evidentiĝis klare, ke tio nur estis aŭtomata traduko, kiu  gvidis al malbonaj rezultoj. Ĉiuokaze tio ĝenis min kaj mi denove elektis la antaŭan alĝustigon 'angla'. Post kelkaj sekvencoj mi denove ludis kun la diversaj opcioj kaj surprizite trovis sub numero 26 la lingvon Esperanto! Fiere mi prezentis al mia edzino tiun mirindan eltrovaĵon kaj tuj komencis traduki la Esperantajn frazojn kun laŭta voĉo en la germanan. Sed tio kompreneble ne estis bezonata, ĉar mia edzino ja bone komprenas la parolatan korean :-)

 

Leider kann ich nur ein bisschen Koreanisch. Immer wieder merke ich das, wenn ich mit meiner Frau (sie kommt aus Seoul) koreanische Filme anschaue. Die gibt es in Hülle und Fülle bei YOUTUBE im Internet. Damit ich etwas mehr verstehe, achte ich immer darauf, nur solche Filme auszuwählen, die auch englische Untertitel anbieten. Dafür muss ich manchmal bei meinem Browser (Mozilla Firefox) unten auf das Zahnrad-Symbol Einstellungen klicken. Dann finde ich die Möglichkeit, Untertitel ein- oder auszuschalten. Beim genaueren Hinsehen merkte ich plötzlich, dass da auch noch eine weitere Option angeboten wurde: 'Automatisch übersetzen'. Mehr als 100 Sprachen wurden dort angeboten! Von Afrikaans bis Zulu! Diese Möglichkeit gibt es aber nicht bei allen Filmen. Bei der koreanischen Serie 내겐 너무 사랑스러운 그녀 (My Lovely Girl) habe ich natürlich gleich 'Deutsch' angewählt, war aber enttäuscht. Man merkte richtig, dass die englischen Untertitel von einem Programm übersetzt wurden. Und das Ergebnis war dann oft nicht so treffend. Auf jeden Fall störte mich das und ich wählte wieder die voreingestellte Option 'Englisch'. Nach einigen Folgen spielte ich nochmal mit der Möglichkeit der automatischen Übersetzung und fand zu meiner Überraschung unter Nr. 26 die Sprache Esperanto! Stolz präsentierte ich meiner Frau diese tolle Entdeckung und fing gleich an, während des Filmes die Esperanto-Sätze laut auf Deutsch zu übersetzen. Das brauchte ich natürlich nicht, denn meine Frau verstand ja das gesprochene Koreanisch :-)


Juni 2019

 

Kio okazus, se ...

Was wäre, wenn...

Teksto por pripensado

Text zum Nachdenken

Kio okazus, se ...... ĉiuj limoj estus malfermitaj?

 Jen estas la titolo por interesa teksto, kiun mi trovis ĉe "brand eins" en la interreto [vd. sube *]. Temas pri la demando, kiel efikas almigrado al socio. La teksto estas farita de Christoph Koch. La punktoj, kiuj al mi ŝajnis plej gravaj, mi arigis koncize. Per tio oni havas bonan bazon por la plua diskuto. 

Kiel plej mirindan sekvon la aŭtoro nomigas pli altan bonfarton por ĉiuj, do kaj por la akceptantaj landoj kaj por la almigrintoj kaj iliaj hejmlandoj. Ĉe malfermitaj limoj oni rimarkas la t. n. 'cirkulan migradon', ĉe kiu multaj almigrintoj pli poste returnas al iliaj hejmlandoj. Se la enmigrado estus obstaklita, la instigo por resti kreskas, se oni unue estis sukcesinta enmigri.

Por la labormerkato de la akceptanta lando estas montrate, ke ekzemple en la usona agrikulturo mezume tri sezonaj laborfortoj el Meksiko kreas unu usonan laborlokon. Cetere oni rifutas la zorgon, ke povus malaltiĝi la nivelo de salajro per la kreskanta nombro de migrantoj.

Fine la aŭtoro en la alta nombro de almigrantoj eĉ trovas 'recepton kontraŭ la globala tropopoligo'. Estas atentigita al statistikoj, kiuj montras, ke la kvanto de naskoj de enmigrintoj rapide eksimilas al tiu de la nova hejmlando'.

(Esperantigis Frank Merla)


Was wäre, wenn ...... alle Grenzen offen wären?“  

Dies ist die Überschrift für einen interessanten Text, den ich bei „brand eins“ im Internet fand [s.u.*]. Es geht um die Frage, wie sich Zuwanderung auf eine Gesellschaft auswirkt. Der Text wurde von Christoph Koch verfasst. Die Punkte, die mir am wichtigsten erscheinen, habe ich kurz zusammengestellt. Damit hat man eine gute Grundlage für die weitere Diskussion.  

Als erstaunlichste Folge nennt der Autor den höheren Wohlstand für alle, also sowohl für die aufnehmenden Länder als auch für die Zuwanderer und deren Heimatländer. Bei offenen Grenzen beobachtet man die sog. 'zirkuläre Migration', bei der viele Zuwanderer später wieder in ihre Heimat zurückkehren. Wenn die Einreise erschwert ist, steigt dagegen der Anreiz zu bleiben, wenn man es erst einmal geschafft hat.

Für den Arbeitsmarkt des aufnehmenden Landes wird aufgezeigt, dass beispielsweise in der US- Landwirtschaft im Durchschnitt drei Saisonarbeitskräfte aus Mexiko einen amerikanischen Arbeitsplatz schaffen. Weiterhin wird der Sorge entgegengetreten, dass durch eine zunehmende Zahl von Migranten das Lohnniveau sinken könnte.

Schließlich findet der Autor in der hohen Zahl der Zuwanderer sogar ein 'Rezept gegen die globale Überbevölkerung. Es wird auf Statistiken hingewiesen, die zeigen, 'dass sich die Geburtenrate von Einwanderern schnell auf das Niveau ihres neuen Heimatlandes einpendelt'.

*_______________________________

https://www.brandeins.de/magazine/brand-eins-wirtschaftsmagazin/2018/service/was-waere-wenn-alle-grenzen-offen-waeren



März 2019

Kune al Sinjoro

Lasst uns miteinander

Kanto por infanoj

Kinderlied

La germana kanto por infanoj 'Lasst uns miteinander singen, beten, loben den Herrn' havas vere allogan melodion. Se vi iam aŭdis ĝin, la muziko daŭre restas en via kapo. Mi ne scias, ĉu tiu kanteto ankaŭ troviĝas en Esperantujo. Mi skribis la Esperantan version, sed estas nur propono. Se vi havas pli bonan solvon, bonvolu sendi ĝin al mi!

'Lasst uns miteinander singen, beten, loben den Herrn'  ist ein deutsches Kinderlied mit einer sehr eingängigen Melodie. Nur einmal gehört, bleibt es dauerhaft im Gedächtnis. Ich weiß nicht, ob es dieses Lied schon auf Esperanto gibt. Meine Esperanto-Version ist nur ein Vorschlag. Wenn Sie einen besseren Liedtext finden, bitte informieren Sie mich!

Esperanto-versio por kantado

Kune al Sinjoro, kune al Sinjoro

Kantu, preĝu, laŭdadu ni

    Tion faru kune ni

     Kantu, preĝu, laŭdadu ni

Kantu, preĝu, laŭdadu ni

Kantu, preĝu, laŭdadu ni

Kantu, preĝu, laŭdadu ni

Kantu, preĝu, laŭdadu ni

_____________________________

Esperantigis Klaus Friese, Hamburg, 2019

 

 

Dezember 2018

Dio benu Afrikon

Nkosi Sikel' iAfrika

Nacia himno de Sud-Afriko

Nationalhymne Südafrikas

La nacia himno de Sud-Afriko havas kvar strofojn. Por la teksto oni uzas kvin lingvojn de la lando. La originalan tekston kaj la tradukon vi povas trovi ekz. ĉe Vikipedio. Ĉe Youtube la kanto estas aŭskultebla. Mi provis skribi Esperanto-version por tiu himno, kiu ankaŭ taŭgas por kantado. La Esperanto-traduko de Vikipedio bone helpis min. Kantu mem la himnon en Esperanto kaj sendu al mi viajn proponojn por plibonigo!

Die Nationalhymne Südafrikas besteht aus vier Strophen. Im Text werden fünf Sprachen des Landes verwendet. Den Originaltext mit Übersetzung findet man z.B. bei Wikipedia. Bei Youtube kann man sich das Lied anhören. Ich habe versucht, für diese Hymne eine Esperantoversion zu schreiben, die sich auch singen lässt. Dafür war die Esperanto-Übersetzung bei Wikipedia eine große Hilfe. Singen Sie selbst das Lied auf Esperanto und senden Sie mir Ihre Verbesserungsvorschläge!

Esperanto-versio por kantado:

Nia Dio benu Afrikon

Alte ĝian gloron levu vi

Preĝojn niajn ankaŭ elaŭdu

Benu nin, vi nia Di', tion petegas ni


Ho Sinjoro gardu nin en tiu mond'

kaj malpacon kaj konfliktojn finu vi

Dio protektu, Di', nia Di', viajn infanojn vi

Sud-Afrikon protektu vi- Sud-Afriko


De la blu' de nia ĉielo

El l' profund' de nia mar'

De niaj eternaj montoj

Kie eĥas la roka vand'


Venu kune, jen alvoko

Kune ni starigu nin

Liberecon ni alstrebu

Sud-Afriko, nia land'

________________________

Klaus Friese, Hamburg, 2018

kun helpo de:

https://eo.wikipedia.org/wiki/Nacia_himno_de_Sud-Afriko



September 2018

Korekti e-libron per SIGIL

E-Buch korrigieren mit SIGIL

SIGIL estas ne nur tre bona ilo por fari e-librojn, ĝi taŭgas tre bone ankaŭ por korektado, sen uzi la fontan tekstdosieron. Por montri la vojon por fari tion, mi ekzemple prenas mian e-libron 'Tri paŝoj al mia bitlibro'. Ĉi tie troviĝas la frazo: 'Ĉiu ĉapi­tro ri­ce­vas ti­to­lon, kiun ni mar­kas kiel su­perskri­bon ekz. por ebeno 1 aŭ 2. '

Sincere dirite mi ne scias, ĉu tiu frazo vere estas senerara. Ĉu vere la vorto 'superskribo' ĉi tie bezonas la akuzativon? Kiu scias? Ĝis nun neniu atentigis min pri eventuala eraro. Sed por eviti  problemon oni ja povus ŝanĝi la frazon skribante:'Ĉiu ĉapi­tro ri­ce­vas ti­to­lon kun marko, kiu difinas superskribon, ekz. por ebeno 1 aŭ 2.'

Por tiu korekto, malfermu la e-libron per SIGIL. Nun aperas sur la ekrano la unua paĝo montranta la titolbildon. En la maldekstra menuo montriĝas la dosiero kun la teksto. Mi ja faris tiun ekzemplan bitlibron per CALIBRE. Tial la tuta teksto estas dispartigita: (index_split_000.xhtml- index_split_006.xhtml)

La koncerna frazo troviĝas en parto 004. Klaku sur 'index_split_004.xhtml'. Nun eniru la frazon kaj ŝanĝu ĝin! Ho ve, mi trovis alian eraron! Mi forgesis la punkton post la lasta frazo. Sed tion mi ja nun ankaŭ povas facile korekti.

Je la fino de tiu laboro ne forgesu konservi la dosieron.

Bonan sukceson!

SIGIL ist nicht nur ein gutes Werkzeug zur Erstellung von E-Büchern, es eignet sich auch sehr gut zum Korrigieren, ohne dass man die Qelltdatei benötigt. Um den Weg aufzuzeigen, wie man das macht, nehme ich z.B. mein E-Buch 'Tri paŝoj al mia bitlibro'. Dort findet sich der Satz: 'Ĉiu ĉapi­tro ri­ce­vas ti­to­lon, kiun ni mar­kas kiel su­perskri­bon ekz. por ebeno 1 aŭ 2.'

Ehrlich gesagt, weiß ich nicht, ob dieser Satz fehlerlos ist. Braucht das Wort 'superskribo' hier wirklich den Akkusativ? Wer weiß das? Bis jetzt hat mich noch keiner auf einen eventuellen Fehler aufmerksam gemacht. Aber um ein Problem zu vermeiden, könnte man den Satz ja so ändern: 'Ĉiu ĉapi­tro ri­ce­vas ti­to­lon kun marko, kiu difinas superskribon, ekz. por ebeno 1 aŭ 2.'

Für diese Korrektur öffnen Sie das E-Buch mit SIGIL. Es erscheint nun auf dem Bildschirm die Startseite mit dem Titelbild. Im linken Menue zeigt sich das Verzeichnis mit dem Text. Da ich dieses Beispiel-E-Buch ja mit CALIBRE erstellt hatte, ist der ganze Text zerstückelt: (index_split_000.xhtml- index_split_006.xhtml)

Der betreffende Satz findet sich im Teil 004. Klicken Sie also auf 'index_split_004.xhtml'. Gehen Sie dann in den Text und ändern Sie ihn. Danach finden Sie auch gleich einen weiteren Fehler. Ich vergaß den Punkt am Ende, aber das kann man jetzt gleich mit korrigieren.

Am Ende das Speichern nicht vergessen !

Viel Erfolg!

K.Friese

 

 


Juli 2018

Ni kreu Novan Atlantidon!

Bauen wir Neu-Atlantis!

Eta kontribuo al la diskurso pri Eŭropo

Kleiner Beitrag zum Diskurs über Europa

TEKSTO EN ESPERANTO (pdf)     

TEXT AUF DEUTSCH (pdf)


2018

JÜRGEN DRYGAS

FOTO-GRAPHIE / FOTO-GRAFIO

Interview mit dem Künstler

Intervjuo kun la artisto












____________________________________________________

Bild mit freundlicher Genehmigung des Künstlers, Quelle: PHOTO-GRAPHIE


INTERVIEW AUF DEUTSCH


kfr:

Auf deiner Website PHOTO-GRAPHIE  findet man ganz  ungewöhnliche Bilder, besonders von Blüten und Pflanzenteilen.

Weshalb sind Pflanzen und besonders Blüten für dich so faszinierend?


jdr:

Schon immer habe ich mich für Pflanzen interessiert, habe Biologie mit Botanik studiert, heute ist die Ästhetik in der Natur faszinierend für mich.


kfr:

Was möchtest du mit deinen Kunstwerken zeigen?


jdr:

Ich wünsche mir, dass die Betrachter meiner Bilder ein besseres Verständnis für das Netzwerk Natur mit nach Hause nehmen und dass die Erkenntnis ein kleines Stückchen wächst, dass wir Lebewesen alle in einem Boot sitzen, das keiner zum Kentern bringen darf.


kfr:

Weshalb sind viele deiner Bilder 'nur' schwarz-weiß?


jdr:

Kunst heißt reduzieren, auf das Wesentlichste hinweisen. Hier die Struktur, der Aufbau der  Pflanzen.


kfr:

Welche Künstler haben deine Arbeit beeinflusst?


jdr:

Künstler der Romantik, Runge z.B. mittelalterliche Darstellungen, u.a. Bosch


kfr:

Wo hast du dein Handwerk gelernt?


jdr:

Selbst, Zusammenarbeit mit einem Fotolaboranten in meiner Dunkelkammer. Zusammenarbeit mit Lili Fischer bei der Dokumentation ihrer Arbeiten


kfr:

Welche Technik, welche Arbeitsschritte verwendest du?


jdr: 

Alles immer spontan, nur bei Lust dazu. Ich sehe etwas und versuche das festzuhalten.


kfr:  

Danke für Antworten!

______________________________

[jdr=Jürgen Drygas/ kfr=Klaus Friese]



INTERVJUO EN ESPERANTO


kfr:

Sur via retejo PHOTO-GRAPHIE troviĝas tute nekutimaj bildoj, speciale de floroj kaj partoj de plantoj.

Kial plantoj, kaj speciale floroj, tiel fascinas vin?


jdr:

Jam ĉiam mi interesiĝis pri plantoj. Mi studis biologion kaj botanikon. Hodiaŭ la estetiko en la naturo fascinas min.


kfr:

Kion vi volas montri per viaj artaĵoj?


jdr:

Mi deziras, ke la rigardantoj de miaj bildoj kunprenu hejmen pli bonan komprenon pri la plektaĵo naturo.

Kresku iomete la ekkono, ke ni vivantaj estaĵoj ĉiuj sidas en la sama boato.

Neniu renversu ĝin! (Neniu endanĝerigu nin ĉiujn per egoismaj agoj.)


kfr:

Kial multaj de viaj bildoj estas 'nur' nigrablankaj?


jdr:

Arto signifas reduktadon, indikon al la esenco. Jen la strukturo, la konstruaĵo de la plantoj.


kfr: Kiuj artistoj influis vian laboron?


jdr:

Artistoj el la romantikismo, Runge, ekz. mezepokaj figuraĵoj, k.a. Bosch.


kfr:

Kie vi lernis vian metion?


jdr:

Mi aŭtodidakte lernis, mi kunlaboris kun fotolaboratoria asististo en mia rivelĉambro.

Kunlaboro kun Lili Fischer dum la dokumentado de ŝiaj verkoj.



kfr:

Kiun teknikon vi uzas, kiujn laborpaŝojn vi faras?


jdr:

Mi faras ĉion ĉiam spontanee, nur se estas inklino. Mi vidas ion kaj provas firmteni ĝin.


kfr: Dankon pro la respondoj!

______________________________

[jdr=Jürgen Drygas/ kfr=Klaus Friese]


JÜRGEN DRYGAS

'Zu meinen Arbeiten' [pdf] / 'Pri miaj verkoj' [pdf]
















 ____________________________________________________

 Bild mit freundlicher Genehmigung des Künstlers, Quelle: PHOTO-GRAPHIE



2018

C. Louis Kervran und Biologische Transmutationen
C. Louis Kervran kaj biologiaj transmutacioj


Text (2 Seiten) / teksto (2 paĝoj)

[odt] [pdf]


Link zur deutschen Quelle
Ligo al la germana fonto



2018

DREI SCHRITTE ZU MEINEM E-BUCH

TRI PAŜOJ AL MIA BITLIBRO


Es ist ganz einfach, ein eigenes E-Buch zu produzieren.

Hier kommt das Rezept:


Deutsche Version  [pdf]  [odt]



La produktado de propra bitlibro estas tre facila afero.

Jen la recepto:


Esperanta versio:  [pdf]  [odt]  [epub]

 


Und zum Üben die Titelseite:

Kaj por ekzerci, jen la titolpaĝo:  [odt]  [png] 


2018

ESPERANTO-PASS / ESPERANTO-PASPORTO

Ausweis für Schüler einer Esperanto-Arbeitsgruppe

Pasporto por gelernantoj el Esperanto-laborgrupo


Foto und Daten anpassen, ausdrucken und zusammenkleben!

Post adaptigo de la foto kaj la datenoj presu kaj kungluu la paĝojn!


 Vorderseite / Fronto:






Rückseite / Dorsflanko:







Dokument / dokumento [doc]



2017

LIEDERTEXT / KANTOTEKSTO

(NUR ESPERANTO)

Bitte mitsingen! / Bonvolu kunkanti!


Irischer Segen

Irlanda beno

(M: Markus Phytlik) E: Klaus Friese 2017


Kunligu la strato nin per bona vento

kiu ŝovu nian dorson nur

pluvo falu milde sur la kampojn

vian kapon trafu varma sun'


Refreno:


Kaj ĝis la revido nia, Dio haltu vin en sia man'

Kaj ĝis la revido nia, Dio haltu vin en sia man'


Gvidu la strato, kiun vi prenas

ĉiam valen nur al via cel'

kaj se malvarmas,  havu varmajn pensojn

kaj la plenan lunon en la nokt'


Refreno


Kapkuseno estu ĉiam mola

vesto, pano manku ne por vi

kvardek jarojn estu en ĉielo,

- nemortinta - , pensu la Satan'


Refreno


Kaj ĝis la revido nia

esperas mi ke Dio gardos vin

li tenu vin en siaj manoj

sed ne tro forta estu lia prem'


Refreno



2015

HUMOR / HUMORO (NUR ESPERANTO)

Simpla metodo por disvastigi Esperanton

Einfache Methode zur Verbreitung von Esperanto* (s.u.)

En Germanio oni kutime diras 'Gesundheit! (= Sanon!)' se iu laŭte aŭ minimume aŭdeble ternas en la prokimeco. Oni diras tion eĉ al nekonataj homoj. La kutima respondo estas 'Danke! (Dankon!)'. Ĉu vi scias la originon de tiu kutimo? Mi ie legis ke ĝi devenas el mezepoka tempo. Tiam ofte regis la terura malsano pesto kaj unu de la tre fruaj simptomoj estis la inklino al ternado. Sed ankaŭ aliaj malsanoj komenciĝas per tiu simptomo kaj oni nepre deziras, ke tiu signo nur sciigu pri ekzemple sendanĝera malvarmumo. Ofte la homoj tiam diris al si mem 'Kara Dio, protektu min, donu al mi sanon!', aŭ simile. La proksimaj homoj ekkaptis nur la vorton 'Sanon!'. La sekvantaj generacioj ankaŭ uzis tiun moron kaj ne plu pensis pri la signifo.

Dum esperantaj aranĝoj, en klubvesperoj kaj, se vi havas gaston el Esperantujo, vi certe povas konfirmi ke ankaŭ tie montriĝas tiu kutimo, kvankam mi ne scias ĉu ankaŭ aliaj popoloj uzas ĝin tradicie. Iam reveninte el Esperantujo, mi ne plu memoris nek la tagon nek la situacion, mi aŭdis ke iu proksima homo (ne el Esperantujo!) ternis kaj mi spontanee ne diris 'Gesundheit!' , mi uzis la esperantlingvan vorton 'Sanon!' Subite la respondo estis 'Danke!'. Kompreneble, mia proksimulo evidente reagis en la germana lingvo. Sed atentu! Li tute adekvate respondis ĉar li komprenis min. Do, tiu homo komprenis mian esperantlingvan. vorton 'Sanon!'.

Estas klare, ke mi post tiu travivaĵo ĉiam ripetas diri 'Sanon!' en samaj situacioj. Kaj normale la reago estis ankaŭ la sama. Kelkfoje mi klarigis la aferon kaj kaptis la ŝancon atentigi mian proksimulon pri Esperanto. Tiu metodo funkciis en diversaj lokoj, en la buso, la trajno, en atendejo k. t. p. Nun mi serĉas aliajn parolturnojn kiuj ankaŭ taŭgas laŭ tiu koncepto.

Se ĉiu esperantisto ĉiam uzus tiun metodon, Esperanto estus pli bone disvastigata!

Bonan sukceson!

*Den deutschenText findet man in meinem Buch „Fahrtrichtung Esperanto“, S.25-26



2015

TEXT / TEKSTO (NUR ESPERANTO)

La ŝanco Esperanto

Die Chance im Esperanto* (s.u.)

 Esperanto-teksto  (pdf)

* Den deutschenText findet man in meinem Buch „Fahrtrichtung Esperanto“, S.52-54

 

2014

TEXT / TEKSTO

Wege zur europäischen Identität

Survoje al eŭropa identeco

Deutscher Text  (pdf)

Esperanto-Teksto (pdf)

* Den deutschenText findet man auch in meinem Buch „Fahrtrichtung Esperanto“, S.46-48


2009

KLEINES WUNDER / ETA MIRAKLO

Herz an der Decke / Koro ĉe la plafono



An einem Sonntag waren wir in der Kirche und sind danach gleich nach Hause gefahren. Da unser  Wohnzimmer wg. der noch nicht abgeschlossenen Renovierungsarbeiten z. Zt. recht kahl aussah, haben wir uns in der ersten Etage ein gemütlicheres Zimmer gesucht und noch etwas über den schönen Gottesdienst geklönt. Die Vorhänge waren wegen der Hitze weitgehend zugezogen und dann plötzlich bemerkte meine Frau, dass der HERR wohl alles mitgehört hatte, denn an der Decke erschien ein kleines helles Herz! Sie hat es gleich fotografiert und es dann nochmal so abgelichtet, dass auch die Vorhänge z.T. mit drauf sind. Aber es wird nicht klar, wie dieses Herz an die Decke kam. Es gibt also doch noch Wunder, oder?

Estis belega somera mateno kaj ni vizitis diservon en nia loka preĝejo. Poste ni iris hejmen. Tiutempe nia loĝĉambro ne estis hejmeca ĉar la renovigado ankoraŭ ne estis finita. Tial ni serĉis pli bonan ĉambron en la unua etaĝo kaj iomete babilis pri la diservo. La kurtenoj preskaŭ tute mallumigis la ĉambron, sed subite mia edzino rimarkis, ke la SINJORO evidente kunaŭskultis. Ŝi ekvidis sur la plafono etan helan koron! Tuj ŝi fotis tiun fenomenon dufoje. Unu bildo montras eĉ la kurtenojn, sed oni ne povas klarigi ekzakte kiel la koro aperis. Do, verŝajne estis simple eta miraklo, ĉu ne?


Klaus Friese



2006

HUMOR / AMUZA TEKSTO (NUR ESPERANTO)

Sekretoj de la presilo / Geheimnisse des Druckers

En mia lernejo staras moderna multkapabla komputilo konektita kun eĉ pli mirinda presilo. Per tiu maŝino vi povas fari la plej belajn dokumentojn. Se la stoko de la inko sufiĉas la buntaj klaraj bildoj kaj la diversaj skribmanieroj vere impresas. Nu, tiu maŝino estas la ĝusta por mia celo. Mi ja planis produkti specialajn pasportojn por la junaj lernantoj de mia esperanto-grupo. La ideo estis la jena: Unue ili certe ĝojus pri la posedo de individua esperanto-pasporto, kompreneble kun bela foto. Due mi volis meti mallongajn esperantajn frazojn sur la dorspaĝojn de tiuj pasportoj. Mi jam antaŭ la komenco de tiu projekto fieris pri mia ruzeco. Mia nuna esperanto-grupo estas ja tre malgranda, sed baldaŭ mi havus multe da lernantoj, danke al la novaj esperanto-pasportoj! La nunaj partoprenantoj de mia libervolaj esperanto-horoj certe fanfaronus pri la nova posedaĵo. Perfekta strategio por varbado, ĉu ne? Nu, pri tio mi devos raporti iam poste. La pasportoj ĝis nun ankoraŭ ne estis pretaj...

Mi fotis miajn lernantojn kaj petis ilin skribi siajn individuajn informojn sur papero: adreso, nomo, koloro de la okuloj k. t. p.. Rapide la bildoj migris al la komputilo kaj senprobleme evoluis la novaj esperanto-pasportoj . Mi uzis la WORD-programon kaj post nelonga tempo ĉio estis preta. La prezento sur la ekrano plaĉis al mi. Ek al la printado! Sed, - kial nur la tekstoj estis videblaj? Mankis la belaj bildoj sur papero! Kial? Kial la maŝinoj ne obeis? Miaj kolegoj ne povis helpi. Jam la tutan semajnon la maŝino ja fuŝas! Oni ne povas printi nek bildojn nek la leterkapon de nia lernejo. Kion fari? Multfoje mi denove instalis la dosieron por la uzado de la presilo. Strange, post la instalo la presprovaĵo bone aspektas. La presilo sekve ne estas difektita! Oni ja bone vidas la multkoloran emblemon de la presilo-firmao. Sed tamen, miaj pasportoj restis sen fotoj. Kiom da multekosta inko mi disipis, - ĝis preskaŭ forgesita okazintaĵo skuis mian kapon.

Antaŭ kelkaj semajnoj du lernantoj el mia 10-a klaso petis min ĉu ili rajtus uzi la komputilon en nia lernejo ĉar iliaj hejmaj maŝinoj ne bone funkciis. Jes, mi bonkore lasis ilin fari; tro fidema mi estis. La tagon poste nia presilo nur produktis spegulan skribon! Nur post longa okupado mi trovis la kaŭzon. La programo WORD ofertas plurajn eblecojn por la printado de tekstoj. Kutime mi neniam ŝanĝas la agordigon, tial mi ankaŭ ne bezonis legi la gravajn informojn. Sed nun mi ekspertis ke nur unu eta hoko en la agordformularo sur la ekrano sufiĉas por ŝanĝi la tutan tekston al spegula skribo. Mia bonhumoro malrapide revenis. La junaj fiaj knaboj el la 10-a klaso sukcese trompis min. Neniam mi denove helpus ilin! Estus granda distanco inter ili kaj la komputilo por la tuta lernojaro!

Jes, tiu travivaĵo trapasis mian cerbon kiam mi pensadis pri la nuna problemo. Kial la sistemo ne printis la fotojn? La solvo sekvis subite. Jes, WORD ankaŭ ofertas eblecon eviti la printadon de bildoj! Denove mi trovis etan hokon kaj legis la indikon 'nevidebla grafiko'.

Forprenu tion! Kaj nun la pasportoj kun la belaj fotoj de miaj esperanto-lernantoj estas pretaj kaj la tuta grupo ĝojas!

Mi esperas ke vi, kara leganto, ankaŭ profitas de mia raporto. Se ne, mi miras. Kial vi ne helpis min, kiam mi estis malespera kaj forlasita???? 


Klaus Friese


2005

PRAKTISCH / UTILA

Esperanto-Flagge / Esperanto-flago

unbekannte Quelle / nekonata fonto


Diese Esperanto-Flagge passt genau zu einem Zahnstocher! Einfach in der Mittel-Linie knicken,um den Zahnstocher legen,  zusammenkleben und als Käsepiekser verwenden oder am Kragen der Wolljacke tragen....

Ĉi tiu Esperanto-flago bone taŭgas por dentpikilo! Simple faldu en la mezo kaj metu la flageton ĉirkaŭ la bastoneton, per gluo fiksu ĝin. Vi nun havas belaspektan pikilon por via fromaĝo aŭ simple ornamu la kolumon de via lana jako per la Esperanto-flago!



2004

REZEPT / RECEPTO


Möhrenkuchen / Karotokuko

unbekannte Quelle / nekonata fonto

Veganer Möhrenkuchen


30 g Margarine

125 g Zucker

125 geriebene rote Möhren

1 Päckchen Vanillinzucker

Saft einer halben Zitrone

etwas Salz

250 g Weizenmehl

1 Weinstein-Backpulver

ca. 5 Esslöffel Sojamilch


Man rührt die Margarine geschmeidig, gibt 1 Esslöffel

von dem Zucker hinzu, dann mischt man die geriebenen

Möhren, den  Rest des Zuckers und die Gewürze darunter.

Dann gib man Mehl mit dem Backpulver und die

Sojamilch dazu. Man verwendet nur so viel Milch, 

dass der Teig  schwer (reißend) vom Löffel fällt.

Man füllt den  Teig in eine  gefettete,  mit  Papierfutter ausgelegte  Kastenform.


Backzeit: Etwa  60  Minuten  bei  schwacher  Mittelhitze.

Vegana Karoto-Kuko


30 g vegetaĵa oleo

125 g sukero

125 g raspitaj karotoj

vanilita sukero

suko de tuta aŭ dona citrono

pinĉaĵo da salo

250 g faruno (tritiko)

bakpulvoro (kun tartro)

sojo-lakto


Oni miksas la ingrediencojn kaj aldonas lakton laŭbezone.

La kukpasto devas esti iomete kaĉa.

Kontrolu per kulero.

Se la pasto nur malrapide falas suben ĝi havas la

ĝustan koherecon.

Nun preparu la bakmuldon per bakpapero aŭ oleo kaj baku ĉirkaŭ 60 minutojn (150-160 gradoj).


Bonan apetiton!




2004

2 LIEDERTEXTE / 2 KANTOTEKSTOJ

(NUR ESPERANTO)

Bitte mitsingen! / Bonvolu kunkanti!

Asante Sana Yesu

Ni Dankas Vin Jesuo!

M kaj T: el Tanzanio E: Klaus Friese 2004


Ni dankas vin, Jesuo! Ni dankas vin, Jesuo!

Ni dankas vin, glorata estu vi!

Ni dankas vin, Jesuo! Ni dankas vin, Jesuo!

Ni dankas vin, glorata estu vi!


2. Ĉe vi ni volas resti. – nur ĉe vi!

3. Pardonu niajn ŝuldojn! – ho Sinjor'!

4. Forprenu la malsanon! – ho Sinjor'!

5. Ni trovas nian pacon – nur ĉe vi!

6. = 1.



Go, Tell It On the Mountains

Jen Estas La Invito

E: Klaus Friese 2004


Refreno:


Jen estas la invito

por ĉiu hom' sur nia ter',

jen estas la invito,

ĉar Di’ allogas nin.


Strofoj:


1. Malfermas Li la pordojn,

kviete vokas Li,

nin ĉiujn bonvenigas,

eĉ se pekulas ni.


2. Ni havas la promeson:

Jen Mia temp' por vi!

Jam pretas sankta manĝo,

la panon donos Li.


3. Li ĝojas vidi ĉiujn,

Sinjor' en vin' kaj pan',

kaj kiu Lin akceptas,

elmontras sin kristan'.